protestbarrick.net is now an archive of Protest Barrick's work from 2007 until 2016.
For updates on Protest Barrick's current work, go to: https://protestbarrick.org

  Protest Barrick
Home About us Issues International Campaigns Press Actions

Preselsendo: 28 pacaj manifestaciantoj arestitaj post permeso okupi orminejon

Contact: Por pliaj informoj kontaktu (angle):
Neville Chappy Williams, Mooka/Kalara United Families within the Wiradjuri Nation, Lake Cowal
+61 447 841 560

Natalie Lowrey, National Liaison Officer, Friends of the Earth Australia
+61 421 226 200

Arestitaj manifestaciantoj - +61 432 388 665
Lauren Campbell
Nectaria
Amanda Sekold

April 12th, 2009

28 manifestaciantoj estis arestitaj ĉi-matene ĉe la orminejo de Barrick Gold ĉe Lake Cowal, centr-okcidente en Novsudkimrujo. Ili ricevis permeson de Wiradjuri (Ŭiraĝuri) Tradiciaj Posedantoj de ĉirkaŭ Lake Cowal eniri al la minejon.

(Bildo: Akvtivisto, Amanda Sekold, estis unu el 28 pacaj manifestaciantoj kiuj estis arestitaj ĉe la orminejo de Barrick Gold ĉe Lake Cowal. Foto: Fiona Lee)


Enirinte la ejon frumatene, la manifestaciantoj grimpis trans la murojn de la malferma minejo, dum Wiradjuri Tradiciaj Posedantoj faris fumceremonion, kaj 15 aliaj manifestaciantoj blokadis la antaŭajn pordojn de la minejo. Pli ol 50 laboristoj pacience atendis eniri la minejon antaŭ ol la laborŝanĝo.

"La subtenantojn rajtigis ni, la Tradiciaj Posedantoj," diris Neville Chappy Williams (Nevil Ĉapi Ŭiliems), Tradicia Posedanto, Mooka/Kalara Unuiĝintaj Familioj de la Wiradjuri Nacio, Lake Cowal, kiuj lutas en kortumoj dum 10 jaroj, kontraŭ la plej granda orministo en la mondo, Barrick Gold.

(Bildo: Wiradjuri Tradicia Posedanto, Neville Chappy Williams, kondukas siajn subtenantojn sur la minejon. Foto: Fiona Lee)

"Ni petis al niaj subtenantoj eniri al la minejo por testamenti al la detruo kaj por dokumentigi la efikon de la mino. Gravegas ke Wiradjuri gardu aliron al niaj kulturaj lokoj."

Lauren Campbell (Loren Kembl) estis arestita en la orminejo, vojaĝinte de Adelajdo ĝis Lake Cowal.

"Antaŭ ol mi iris sur la minon ĉimatene mi rigardis fotojn de la minejo, fotitaj de la aero. Malgraŭ tio, mi ŝokiĝis pro la detruo kiun ni vidis. Promeni sur Wiradjuri lando kaj stari en la minejo rememorigis min pri kial ni estis tie."

(Bildo: Manifestaciantoj eniras sur la malferman minejon. Foto: Fiona Lee)

Alia arestita manifestaciantoj, Nectaria, diris, "Akuziĝi pri senpermesa entro post invito sur Wirudjuri landon per Tradiciaj Posedantoj senbazigas ĉiujn pretendojn de la nacia kaj ŝtata registaroj ke ili serioze traktas aferojn kiel ekologio, aborigena sano kaj aborigena suvereneco. Tio serioze substrekas la daŭran kulturan etnocidon en Aŭstralio."

"Kiam oni arestis nin, la policanoj senĉese rediris al ni ke ni ne ricevis permeson de Barrick Gold, kiu sugestas ke ni ja havis permeson de la Wiradjuri Tradiciaj Posedantoj de la Lake Cowal regiono," diris arestito, Amanda Seckold (Amenda Sekold) de Melburno.

Manifestaciantoj aŭdis sekurecistoj diri al policanoj ke la minejo fermos dum la venonta jaro ĉar Wiradjuri kaj iliaj subtenantoj gajnos kontraŭ Barrick Gold.

(Bildo: Je l'aŭroro, 15 manifestaciantoj blokadas la antaŭajn pordojn de la minejo dum pli ol 50 laboristoj atendas pacience. Foto: Drew Misko)

"Wiradjuri Tradiciaj Posedantoj de Lake Cowal havas la rajton prokekti siajn kulturajn lokojn, la rajton protekti siajn kulturajn akvojn kaj rajtojn daŭri iri al la ejo. Ilian scion transdonis generacioj dum miljaroj kaj ili povas helpi nin pli bone kompreni kiel zorgi pri ĉi tiu lando por estontaj generacioj," diris Natalie Lowrey (Natali Laŭri), nacia lig-oficisto por Amikoj de la Tero Aŭstralio, kaj delonga kampanjanto ĉe Lake Cowal.

"Detruo al la akvo kaj akvo rimedoj estas la plej grava ekologia konsekvenco de orminado. Akvosistemoj ĉirkaŭ minejoj estas poluitaj de cianido, aliaj ĥemiaĵoj, kaj la acida minakvo kiu fluas de la nudaj ŝtonoj."

(Bildo: Manifestaciantoj pace okupas la orminejon dum 4 horoj antaŭ ol arestiĝi. Foto: Fiona Lee)

"Tiuj faktoj surprizigas ke oni iam akceptis minejon kiel tiu ĉe Lake Cowal, ĉe la centro de la Murray-Darling riversistemo, kie pli ol tri milionoj da Aŭstralianoj rekte dependas de ĝia akvo."

Ĉiuj 28 arestitaj manifestaciantoj pledos senkulpo je la akuzo de senpermese eniri fermitan landon ene de la Barrick Gold minejon ĉe Lake Cowal.

 

Join our e-mail list